niekas33 [entries|archive|friends|userinfo]
niekas33

[ userinfo | livejournal userinfo ]
[ archive | journal archive ]

(no subject) [Mar. 6th, 2009|06:58 pm]
Mi koleras. Pri multo, fakte. Tiu ĉi tago estu mia tago de ĉiea kaj plena pizdeco. Kaj mi ne povas ne skribi pri tio ien. Do estu ĉi tie. Mi ne havas volon rakonti. Simple kolero kaj pizdeco. Fek’.
link1 comment|post comment

(no subject) [Nov. 5th, 2008|07:35 pm]
Hodiaŭ mia avo, Leonid Nikolajeviĉ, naŭdektrijariĝus.

Ŝajnas jam tute alia epoko, ĉu ne? Sed li ne ŝatis tro precize rememori la militajn kaj antaŭmilitajn aferojn. Li havis nur mezgrandan aron da pretaj rakontoj pri tio. Do, li estis plene nia, soveta homo, kaj sufiĉe granda aktivulo en multaj aferoj, eĉ dum la plej lasta maljuneco.

Mi tre ŝatis paroli kun li pri diversaj interesaĵoj el la libra kaj scienca mondo. Bedaŭrinde, vivfine li iĝis rimarkeble freneza, do dum la lasta jaro de lia vivo tio preskaŭ ne plu eblis. Kaj julie de 2001 li mortis. Neatendite, sed atendeble.

Kiam mi eldormiĝas en la naskiĝtagoj de miaj gepatroj, mi plej kutime ne tuj rememoras kiu estas la nuna dato. Sed la kvina de novembro estas ĉiam ene de mi, en mia memoro, en mia animo. Kial? Ne klaras.

Ie en fora angulo kuŝas grandega (dimensie) vortaro skribita de li. Ŝajne, angla-rusa teĥnika. Antaŭ kelkaj tagoj la gepatroj parolis pri ĝi, ke indus doni ĝin al iu, por ke ĝi ne malaperu simple kaj ne okupu spacon. Eble bona ideo, sed ĝuste hodiaŭ mi ne aŭdis de miaj gepatroj eĉ unu vorton pri avĉjo. Fakte, ĝuste pro tio mi decidis skribi tiun ĉi sensencaĵon - ĉar la sentoj ne mortas.
link1 comment|post comment

improvizado [Oct. 18th, 2008|08:12 pm]
kantetas:

legu la PoMEGon,
legu la PoMEGon,
ĉar nenio anstataŭos
ĉi tiun belan legon.

legu la PoMEGon,
legu la PoMEGon
kaj kapitulacu tuj
sub la Bertilan regon.

legu la PoMEGon,
legu la PoMEGon,
se vi ion ne komprenas —
demandu la kolegon...
linkpost comment

(no subject) [Jul. 31st, 2008|07:33 pm]
Tiŭ ĉi langŭ estas ĝalekto dē Speranto. Kopreneblas, ke la parolantoj de ĉi lango kredas sim paroli veran Esperanton, kvankam ili nek unufoje koprenas, se ilin alparolas alilanda Jsperantisto. Fakte, jlj estas la solaj 'omoj vivantaj en Esperantujo, ĉar kj onj ekster Esperantujo neniŭn pri tiŭ lando scīs.

N dla ŭkcidenda pahto tjutji lanðes edjistas alja djalekto, parolata nur n gejkaj etaj viladjoj kaj rapide mohtanda. Kvangam bla parolandoj de aljaj djalektoj ne tjam tjon kombrenas, aŭne ni devas savi tjuntji ljinɣvon?

Klī beŭsōnas kē itehēsas la dialeto de la noadē isūlē. E ĵi kre muŭtas okālē. Rezuŭtas īo ne kre kohenegla, kvake vēhe amūza.

Aĵ pŝi loĵdantoĵ-la ĝe sudaĵ montoĵ-la, onji nuvoŝte ĝiras joĵin tuĉe nje kapablji parolji jon kompŝenjeblan. Ŝĉeĵĝiĵe joĵ parolas ĉom ĉeruran ljingvaŝton, ce oĵeloĵ ĝe ŝĉuĵ, cuĵ ĉon aŭdas, kaŝas joĵin enĝe kapo-la. Nuĝie fama ljingviŝĉino-la Kataĵina Ĉuĉiĉ provis faĵi nje ĉom ĉeruĵe aspektantan ortografion por ĵdy, ŝed ŝy nje suĉeŝis, ŝtar njenjion kompŝenjis.

Jen ra ɸaʕto oʕijen||a de ra ran||o dijarekto jeĉ ɸri stʕanǂa ɸaʕorata jestas. Ra ŭoʕdo de ra voʕtoj ra ɸonetiko-kaj murtaŭ marsimiras tʕe jar ra dijarektoj jariaj. Janǂaŭ diɸeʕas gʕamatiko. Bedaŭʕin||aŭ, ra rinǂŭo ɸoʕmoʕtas ʕaɸidaŭ.
link10 comments|post comment

(no subject) [Jun. 17th, 2008|03:37 am]
Homoj, bonvolu rakonti al mi kion vi pensas pri la nuklea koliziigilo pri kiu nun parolas la tuta mondo? Ŝajne mi unuafoje dum jam kvar jaroj ne povas endormiĝi pro timo antaŭ iu apokalipso. Kvankam mi bone komprenas ke almenaŭ dum ĉi-jaro nenio okazos, tamen iu maltrankvileco restas. Kaj ĝi estas plifortigata de aliaj angoroj, kiel ekzemple diversaj studaj aferoj, hehe.
link3 comments|post comment

(no subject) [Jun. 9th, 2008|01:29 am]
Hehe, ŝajne ankaŭ mi devas fari la aferon kiun ĵus faris kamarado Turovskij.

ПРЕВЕД, Леонид Александрович. Как говорится, любопытной Варваре как бы чего не оторвали.
linkpost comment

Ĉitaga sonĝo [Feb. 10th, 2008|01:43 am]
Mi pli kaj pli vidas tre interesajn sonĝojn. Kaj jen, ankaŭ hodiaŭ tage, kiam mi dormetis, mi sonĝis tre frenezan situacion.

Nu, estis io kiel ke mi legas novaĵojn en la reto kaj trovas tie ke sufiĉe granda parto de Serbio (nome — vertikala strio en la okcidento de la lando, kun la urboj Užice kaj Valjevo) ne plu estas parto de la lando. Sed tio ne estas ĉio. Ĝi ne simple apartiĝis. Ĝi aliĝis al la lando kiu estis okcidente.

Ne, vi ne divenos.

Okcidente de Serbio situis tute ne Bosnio, kiel povus pensi homoj lertaj en lernado de geografio. Tie estis Ukrainio!!

Ŝajne, mi legis la novaĵon kune kun Sanja, sed mi ne plene certas, ĉar mi sukcesis jam forgeseti multajn detalojn.

Nu, kion diri?

Unue, la sonĝo certe estis influita de la nunaj aferoj aŭdataj pri Kosovo.

Due, tiu “vertikala strio” laŭ la aspekto tre similas Transnistrion.

Kaj trie, mi povus tuj rememori la aferon kiu okazis al la kvin serbinoj en Estonio en la antaŭlasta jaro. Iu estono, eksciinte ke ili estas el Serbio, demandis: “Ho, ĉu vi aŭdis ke de via lando deiĝis unu plua peco?”

Nu, kaj tiuj ĉi tri aferoj, renkontiĝinte en mia kapo, naskis tian strangan fantazion. Mi ne komprenas nur, kian ligon kun ĉio ĉi havas Ukrainio?

P. S. Jen, amiko sufloris: Transnistrio estas apud Ukrainio. Nu, ĉio kongruas.
link4 comments|post comment

(no subject) [Nov. 15th, 2007|09:30 pm]
[music |Juli — Tränenschwer]

Mi malamas ĉiujn, kiuj faras malbonajn subtitolojn. Finfine mi diras tion rekte kaj laŭte. Ĉiun fojon, kiam mi daŭrigas tradukadon de la filmo “La mistero de la tria planedo”, mi tradukas iom, kontrolas kaj ŝanĝas iom da tempomontriloj — sed vere iom, malmulte, ĉar min tedas tia aĉa laboro. Kiu merdulo faras tiajn titolojn, kiaj post ĉiuj kvin minutoj ekhavas kripligitan per nova maniero tempon? Mi eĉ ne diras ke eĉ tia leĝo konstante havas esceptojn!
linkpost comment

MLF-2! [Oct. 29th, 2007|10:07 pm]
La dua Moskva Lingva Festivalo pasis. Pasis bone. Mi eĉ ne povas bone klarigi, kio plaĉis al mi plej, verŝajne la etoso, — tiom da homoj, konataj de mi kaj ne nur, kelkaj novaj (re)konatiĝoj, ekzemple kun Geĉjo kaj Ksenia, kaj tiel plu.

Entute mi estis ekster la hejmo dum 15 horoj kaj sentis min ĉi-matene tute senfortigita. Sed en la festivalo ĉio estis bona, krom, certe, tiu afero, pri kiu ĉio konsentos kun mi, — estis tro malmulte da malvarma trinkaĵo. Ĉiuj boteloj kun akvo estis inter ni, la instruantoj, kiel oro. Sed ne gravas.

Ankoraŭ pri homoj. Mi finfine renkontis Deziratan, post preskaŭ jara malklareco, sed kio okazis? Ni brakumiĝis, mi alkondukis ŝin al... ne gravas kien, kaj post tio mi tute ne vidis ŝin. Fakte, mi vidis ŝin dum la solena fermo sidantan en la solenejo, sed mi tute ne povis alparoli al ŝi. Tuj post la fermo ŝi foriris, domaĝe...

Nu bone. Mi parolu pri la esenco.

Estis entute sep lecionaj blokoj, kaj kvar el ili estis miaj — du lecionoj de la serba lingvo kaj dubloka slava lingva teritorio. La serban mi pasigis iom strange — mi forgesis ambaŭfoje pri io, sed ambaŭfoje pri diversaj aĵoj. Ekzemple, dum la unua leciono mi forgesis la tekston kiun mi devis laŭtlegi, kaj dum la dua mi preskaŭ forgesis rakonti pri la diferencoj inter la serbokroataj lingvoj. Sed ambaŭ lecionoj estis bonaj. Kaj mi denove certiĝis ke oni bezonas por prezentado ne 30 minutojn, sed 40!

Dum la slava lingva teritorio ni — mi, beloruso, rusistino kaj polino — faris kvizon pri la rusa kaj iom pri la slavaj lingvoj, laŭtlegis versojn, kantis kantojn kaj rakontis pri siaj lingvoj, sed fakte ĝi ne estis sufiĉe bona, kaj la homoj konstante foriradis.

Krom tio mi vizitis la albanan, kiun prezentis mia konato Daniil, kaj mi restis kontenta pri ĝi, sed — aĉe — mi nun ne sukcesas rememori tiun plej strangan modon de la albana, pri kiu li rakontis. Mi do demandu lin denove. Kaj, certe, al mi plaĉis la vorto mirupafshim ‘ĝis revido’.

Krome, mi iom meditis kien mi iru dum la tria bloko, ĉu al Anton kun la belorusa, aŭ al Dezirata kun la rumana, aŭ al esperantistoj por babili. Kaj mi malfeliĉe elektis la trian. Tie fakte estis nur Svetlana Smetanina, Geĉjo, Yuri el Brazilo (kun kiu mi interkomunikiĝis la tutan tagon) kaj mi. Krome venis kelkaj komencantoj kaj kelkaj ekinteresiĝintoj, sed entute estis treege enuige.

Kaj la lasta afero por kiu mi havis tempon kaj deziron estis la prezentado de la rusa. Tie mi eĉ iom partoprenis, kaj Iranta poste dankis min pro helpo.

Kun ŝi mi fakte multe disputadis pri diversaj lingvaj aferoj kaj antaŭ la festivalo, kaj poste. Kaj kiam mi, ŝi kaj Anton estis irantaj al metroo, ni multe babilis pri lingvoj, ŝia profesio kaj io simila.

Sed antaŭ tio okazis ankoraŭ du aferoj, nome la solena fermo kaj la bankedo. Eĉ tie ni tre rapide eltrinkis ĉion, kaj la malfermo estis tro longa, sed al ĉiuj plaĉis. Tie estis ĉefe koncerto, kie kantis kaj dancis multaj homoj, kaj inter ili Anton. Kaj tiu koncerto finiĝis 45 minutojn post la atendita tempo. Sed ne gravas, ĉio bonis.

Bone, homoj... por kio mi fakte skribas ĉion ĉi? Mi mem ne scias. Mi ja ne scipovas plene transdoni miajn emociojn. Sed mi esperas ke tiajn emociojn ekhavas, pere de nia helpo, multaj homoj, — kaj prave, ne nur ekhavas emociojn, sed ekinteresiĝas pri io nova rilata al lingvoj. Ĉar por mi estas tre grave ke homoj estu pli edukitaj pri la lingvaj aferoj — ja mi mem tute ne imagas vivon sen tio.

Nun mi esperas ke mi sukcesos denove veni venontjare al Peterburgo, al la dua tiea festivalo. Sed tion ni vidos poste.
link2 comments|post comment

(no subject) [Sep. 5th, 2007|02:25 pm]
[music |Zjarr e ftohtë]

Nun mi serĉas blogojn aldonindajn al mia amikaro, ĉar ambaŭ miaj paĝoj de amikoj, en mia rusa kaj en mia Esperanta blogoj, estas tute enuigaj. Foje eĉ dum tri tagoj aperas nenio nova.

La problemo estas ke mi ne scias kion/kiun mi volas aldoni. Certe bonas aldoni ankoraŭ nealdonitajn konatojn, kaj tion mi jam faras. Sed kion alian — mi ne scias (kaj ne konsilu al mi ion!).

Ŝajne mi havas ankaŭ serban blogon, sed tie estas neniu mia konato kaj tie ne ekzistas paĝo kun amikaj blogaĝoj. :)
link2 comments|post comment

yks’, kaks’ [Aug. 29th, 2007|03:38 am]
Eble iu jam scias, sed mi tre ĝojas ke mi trovis etan internacian librejon: http://www.yksi.org/index.php?p=tekstoj

Mi kredas ke almenaŭ post tio ĉi mi legos Borges-on, ĉar aperis oportuna okazo.
linkpost comment

kio estas nun [Jun. 10th, 2007|05:50 pm]
Decidiĝis ke mi nenien veturas ĉi-somere. Pro diversaj aĉetoj ni ne havas monon. Ŝajnas ke per tio mi jam disrevigis multajn homojn kiuj estos en Slovenio... nu kaj tiuj, kiuj iras al Slovakio, vi min ankaŭ pardonu. Mi ne sukcesas.

Eble ien mi iros en la estonta somero. Min jam vokis Joop al si.

Kaj nun... nun mi ion faros pri la ekzamenoj, fakte restis nur unu, sed ege timiga, kaj povas aperi ankoraŭ diversaj aferoj pri la jam pasitaj. Se ĉio sukcesos, ekde la 16a de junio mi estos tute libera. Ĝis la fino de la monato mi estos en Moskvo, kaj poste iros al vilaĝo, apud Ĉeĥovo. Nun mi jam havas laptopon kaj poŝtelefonon kun GPRS, do mi estos ligita kun la mondo. :)

Kaj por la somero mi havas grandajn planojn. Mi volas legi kelkajn librojn en kelkaj lingvoj (listo: germana, nederlanda, greka, serba, portugala, franca, hm, eble sufiĉas) kaj finfine plene ekokupiĝi pri mia ru.eo vortaro por Esperanto-parolantoj.

Pensante pri tiu vortaro, mi ofte prenas iun vorton kaj serĉas ĝiajn signifojn kaj tradukojn. Tiel mi ege multon ekkonas. Multaj rusaj vortoj havas plurajn signifojn, kaj kelkaj el ili estas raraj, kelkaj estas malaktualaj, kaj foje mi tute ne povas kompreni, ĉu io estas unu sola signifo aŭ du apartaj. Ja ne ĉiun signifon mi inkludu en la vortaron, kompreneble. Elekto ankaŭ estas problemo. Al scivolantoj mi rekomendas preni la rusan vorton сорваться, elpensi mem kelkajn ĝiajn signifojn, almenaŭ kvar, kaj poste rigardi tiun ĉi ligilon kaj... jes, kaj mediti.



Kaj vi povas gratuli min, mi ĵus finis skanadon de la rusa-makedona vortaro! Hodiaŭ mi devis jam redoni ĝin al ĝia posedanto, sed li ĝis nun ne aperis. Eble mi mem telefonu lin.



Nu jen, tia estas mia nuna situacio. Fakte mi devas pli ofte skribi ion ĉi tie, sed la ideo ion skribi venas ne tre ofte. Tiu lernado tute malplenigas min. :) Kvankam nia unuversitato estas kompare al aliaj ia sanatorio.
link2 comments|post comment

(no subject) [May. 27th, 2007|04:34 pm]
Nu kion fari, karaj miaj? Slovakio verŝajne forfalas. Nun restas decidi, ĉu kun Slovenio mi sukcesos.
link4 comments|post comment

Vortararo [May. 13th, 2007|06:19 pm]
[music |Moj bẹli cvẹt, moj daljni svẹt... (Alenka Gotar de Eŭrovido)]

En mia ĉambro sur kelkaj tabloj kaj kredencoj ĉiam kuŝaĉas libroj. Kaj plimulto de ili estas vortaroj. Do, nun mi decidis kolekti ilin en unu loko kaj nombri ilin. Evidentiĝis ke ili estas 21. Nun ili kuŝaĉas nur sur mia lito, kaj tio estas eĉ pli terure.

Laŭ peto de mia amiko mi skribas sube ĉiujn iliajn titolojn.


1. Rusa-germana / germana-rusa vortaro. 55 000 vortoj, frekventeca metodo. Moskvo, 2007.
2. Nuntempa germana-rusa / rusa-germana vortaro, 100 000 vortoj. Moskvo, 2005.
3. Nova ukraina-rusa / rusa-ukraina vortaro. 60 000 vortoj. Ĥarkovo, 2000. (Tiu estis premio de la Moskva lingvistika olimpiado.)
4. Longman ĝenerala vortaro angla-pola / pola-angla. 66 500 vortoj kaj esprimoj. Edinburgo, 2004. (Ho, tiun vortaron mi iam aĉetis por 1.50 eŭro, kvankam ĝi estas grandega, pli ol 1000 paĝoj. Kial tiom malmultekoste? Simple ĝi havis iom malbonigitan kovrilon.)
5. Vortaroj de Esperanto. Esperanta-rusa vortaro. 19 000 vortoj, 43 000 signifoj. Moskvo, Impeto, 2006.
6. Vortaroj de Esperanto. Rusa-Esperanta vortaro. 16 000 vortoj, 35 000 signifoj. Moskvo, Impeto, 2006.
7. Portugala-rusa / rusa-portugala vortaro. 50 000 vortoj. Kievo, 2002.
8. Serba-rusa kaj rusa-serba vortaro. Po 10 000 vortoj en ĉiu parto. Moskvo, 2006.
9. Germana-rusa vortaro de aktiva leksiko. 20 000 vortoj. Moskvo, 2002.
10. Itala-rusa / rusa-itala vortaro. 33 000 vortoj. Moskvo, 2002.
11. Ĉeĥa-rusa vortaro, 11 000 vortoj / Rusa-ĉeĥa vortaro, 10 000 vortoj. Moskvo, 2003. (Tiu estas iom amuza. Sur unu flanko ĝi estas ĉeĥa-rusa, kaj se mi turnas ĝin, mi vidas rusan-ĉeĥan.)
12. Hispana-rusa kaj rusa-hispana vortaro por lernejanoj. 20 000 vortoj. Moskvo, 2001.
13. Vortaro finna-rusa / rusa-finna. 40 000 vortoj. Sankt-Peterburgo, 2004.
14. Sveda-rusa / rusa-sveda vortaro. 120 000 vortoj. Sankt-Peterburgo, 2003.
15. Mallonga japana-rusa vortaro de ideogramoj. 2300 ideogramoj. Moskvo, 1990. (Denove premio de la Olimpiado.)
16. Etimologia vortaro de la itala lingvo (unulingva). Florenco, 2003.
17. Rusa-angla vortaro. 34 000 vortoj. Moskvo, 1993.
18. Nuntempa vortaro de fremdaj vortoj en la rusa lingvo. 20 000 vortoj. Moskvo, 1993.
19. Nova nederlanda-rusa kaj rusa-nederlanda vortaro. 65 000 vortoj. Moskvo, 2002.
20. Rusa-makedona vortaro. 52 000 vortoj. Skopje, 1997.
21. Malnov-slava vortaro (laŭ manuskriptoj de la 10-11 jarcentoj). Moskvo, 1994.


Ŝajnas ke estas iom pli ol duono de la tuta mia vortararo. La resto nun staras en ŝrankoj.
link2 comments|post comment

Trovita en interreto [Apr. 14th, 2007|05:44 pm]
«Ŝildoj ne ĉiam estas utilaj. En Kipro mi longe serĉadis ŝildon ΤΒΑΛΕΤΟΣ, ΒΑΤΕΡΚΛΟΖΕΤΟΣ aŭ ion similan, sed evidentiĝis ke mi bezonis iun ΑΠΟΧΩΡΗΤΗΡΙΟn. Kaj nenion valoras ĉi tie scio de la greka alfabeto».
linkpost comment

(no subject) [Mar. 25th, 2007|02:27 pm]
[music |De Dijk — Dat zou mooi zijn]

Oni finfine estigis testan vikipedion en la klasika greka lingvo. Helpu, se vi tion kapablas. :) Tiu vikipedio devas esti plenrajta parto de antikva vikipediaro (ang, lat, chu, got, san), kun responda kvanto de artikoloj.
link4 comments|post comment

(no subject) [Mar. 10th, 2007|02:52 am]
Mi ĵus eksciis ke mia nomo, Svetozar, estas unu el la plej popularaj antaŭe nomoj en Slovenio, kiuj ne plu estas uzataj post la jaro 1991. Kial estas tiel? Nu, fakte, mi eĉ ne scius, sed bonaj homoj diris, ke eblas ke mi havas iu malbonan samnomanon. Kiu do tio estas? Ĉu Svetozar Marović? Ne, certe ne. Mi komprenas tiel ke tio estas Svetozar Vukmanović-Tempo, kiu estis la ĉefa montenegra komunisto.

Interese tamen estas, kiel la situacio pri mia nomo estas en Serbio. Mi ja ne havas statistikon pri ĝi. Certe, multajn personojn kun nomo Svetozar mi konas, sed... ĉu oni ĝis nun nomas infanojn tiel?
link1 comment|post comment

Pri-youtube-aĵoj [Feb. 10th, 2007|08:08 pm]
[music |Riblja čorba — Himna o Kosovu]

Mi jam delonge serĉas videon por mia plej ŝatata kanto, — „Zij maakt het verschil” de De Poema's (nederlandlingva). Sur iu forumo mi legis, ke klipo por ĝi certe ekzistas.

Nu, kaj kelkajn tagojn antaŭe mi trovis preskaŭ tion kion volis en youtube, — tio estis «viva» video el la programo Top of the Pops.

Kaj nun, kiam mi volis montri ĝin al miaj legantoj, mi trovis ke la video estas jam forigita de la retejo, ĉar fakte oni ja ne rajtas meti tie klipojn.

Sed, feliĉe, mi elŝutis ĝin antaŭ ol ĝi foriĝis. Do, se vi volas vi povas trovi kaj elŝuti ĝin ĉi tie (sed mi certe ne insistas).



Nu kaj moralo: se vi trovis en youtube ion nepre revidindan, elŝutu ĝin al via propra komputilo. Ekzemple, per tiu ĉi retejo.
link1 comment|post comment

(no subject) [Jan. 23rd, 2007|11:25 pm]
[music |Nogu svelo — Benzin]

Kio diable okazas en la mondo?
Ĵus oni maldelikate traktis min tute senkiale. Tion faris la sama knabino kiun mi ekkonis dum la Lomosova turniro, mi jam skribis pri tio ĉi tie. Nu, mi ekmemoris ŝin kaj telefonis ŝin, esperante pri daŭrigo de nia kontakto. Ŝi respondis ke ne povas paroli. Poste, hodiaŭ mi SMSis al ŝi demandante kiam mi povas telefoni ŝin. Ŝi respondis tute malĝentile, diris ke mi ne estu impertinenta kaj deziris bonan nokton (kvankam estis tago). Kion mi faris malkorekte?
link2 comments|post comment

Pensoj k pripensoj [Nov. 18th, 2006|09:33 pm]
[music |Het Wilhelmus]

Kiel iuj de vi jam scias, mi lernas la hindian lingvon en mia universitato ekde ĉi-septembro. Kaj, kiel pliom el vi scias ankaŭ, kiam mi eniris la universitaton, mi volis eklerni (aŭ fakte daŭrigi lernadon) la germanan. Nu, kaj jen. Mi pli kaj pli pensas pli forlaso de la hindia kaj transkuro al la dezirata germana. Kial? Simple pro tio ke nia hindiistino estas tute freneza. La transira ideo naskiĝis kiam mi priparolis kun mia patrino estontan nian grupan ĉu-vojaĝon (ĉu- por mi) al Barato, kiun firme postulas de ni nia instruistino, kiu cetere kostos 1,200 fiverdajn monojn kaj por ĉiu el ni valoros ankaŭ grandajn fortojn kaj streĉojn, — ŝi klare diris ke tute senfortigos nin dum la vojaĝo, ke ni eĉ perdos 8 kilojn da pezo.

Do, post la priparolo kun patrino ni deklaris la instruistinon tute freneza, kaj mi pensis: ja post ĉi-duonjaro niaj du grupoj (grupo TkAL, kiu lernas interalie la hindian, kaj grupo LkTdK lernanta ankaŭ la germanan) iom intermiksiĝos, pro ebla transkuro de kelkaj niaj studentinoj tien, kaj klare estas ke ILI (transkurintaj) certege povas viziti niajn lingvajn lekciojn, ja iliaj lingvoj restos ĉe ili. Malaflanke tio ne funkcias, ja eblas ke ILI havu ian lingvan lecionon dum NI havas ion kion ne havas ILI. Sed mi tamen esperas ke ĉio sukcesos kaj mi sukcesfine transkuros al la germana.

Fakte mi povas fari tion eĉ nun, ja la lekcitabeloj preskaŭ samas eĉ nun, sed, unue, «preskaŭ» ne signifas tute, kaj, due, skribito malcerte veras, ja ĝi povis ankoraŭ ŝanĝiĝi. Fakte, se ĝi ne ŝanĝiĝis, mi perdas nur unu lekcion el kvin ĉiu dua semajno (do 1/10-n sume), sed mi devas, certe devas ĉion pripensi ankoraŭfoje kaj priparoli tion kun Kronhaus (direktoro de nia instituto), kun veraj lernantoj de la germana k. t. p.

Plue, mi timas pri mia lingvonivelo. Estas klare ke nun mi posedas la necesan nivelon por senprobleme aliĝi al la germana grupo. sed kio estos poste? Kaj tiel plu.

Oh, kiel ja malfacilas tiu ĉi vivo!
link2 comments|post comment

navigation
[ viewing | most recent entries ]
[ go | earlier ]

Advertisement