| Vortararo |
[May. 13th, 2007|06:19 pm] |
| [ | music |
| | Moj bẹli cvẹt, moj daljni svẹt... (Alenka Gotar de Eŭrovido) | ] | En mia ĉambro sur kelkaj tabloj kaj kredencoj ĉiam kuŝaĉas libroj. Kaj plimulto de ili estas vortaroj. Do, nun mi decidis kolekti ilin en unu loko kaj nombri ilin. Evidentiĝis ke ili estas 21. Nun ili kuŝaĉas nur sur mia lito, kaj tio estas eĉ pli terure.
Laŭ peto de mia amiko mi skribas sube ĉiujn iliajn titolojn.
1. Rusa-germana / germana-rusa vortaro. 55 000 vortoj, frekventeca metodo. Moskvo, 2007. 2. Nuntempa germana-rusa / rusa-germana vortaro, 100 000 vortoj. Moskvo, 2005. 3. Nova ukraina-rusa / rusa-ukraina vortaro. 60 000 vortoj. Ĥarkovo, 2000. (Tiu estis premio de la Moskva lingvistika olimpiado.) 4. Longman ĝenerala vortaro angla-pola / pola-angla. 66 500 vortoj kaj esprimoj. Edinburgo, 2004. (Ho, tiun vortaron mi iam aĉetis por 1.50 eŭro, kvankam ĝi estas grandega, pli ol 1000 paĝoj. Kial tiom malmultekoste? Simple ĝi havis iom malbonigitan kovrilon.) 5. Vortaroj de Esperanto. Esperanta-rusa vortaro. 19 000 vortoj, 43 000 signifoj. Moskvo, Impeto, 2006. 6. Vortaroj de Esperanto. Rusa-Esperanta vortaro. 16 000 vortoj, 35 000 signifoj. Moskvo, Impeto, 2006. 7. Portugala-rusa / rusa-portugala vortaro. 50 000 vortoj. Kievo, 2002. 8. Serba-rusa kaj rusa-serba vortaro. Po 10 000 vortoj en ĉiu parto. Moskvo, 2006. 9. Germana-rusa vortaro de aktiva leksiko. 20 000 vortoj. Moskvo, 2002. 10. Itala-rusa / rusa-itala vortaro. 33 000 vortoj. Moskvo, 2002. 11. Ĉeĥa-rusa vortaro, 11 000 vortoj / Rusa-ĉeĥa vortaro, 10 000 vortoj. Moskvo, 2003. (Tiu estas iom amuza. Sur unu flanko ĝi estas ĉeĥa-rusa, kaj se mi turnas ĝin, mi vidas rusan-ĉeĥan.) 12. Hispana-rusa kaj rusa-hispana vortaro por lernejanoj. 20 000 vortoj. Moskvo, 2001. 13. Vortaro finna-rusa / rusa-finna. 40 000 vortoj. Sankt-Peterburgo, 2004. 14. Sveda-rusa / rusa-sveda vortaro. 120 000 vortoj. Sankt-Peterburgo, 2003. 15. Mallonga japana-rusa vortaro de ideogramoj. 2300 ideogramoj. Moskvo, 1990. (Denove premio de la Olimpiado.) 16. Etimologia vortaro de la itala lingvo (unulingva). Florenco, 2003. 17. Rusa-angla vortaro. 34 000 vortoj. Moskvo, 1993. 18. Nuntempa vortaro de fremdaj vortoj en la rusa lingvo. 20 000 vortoj. Moskvo, 1993. 19. Nova nederlanda-rusa kaj rusa-nederlanda vortaro. 65 000 vortoj. Moskvo, 2002. 20. Rusa-makedona vortaro. 52 000 vortoj. Skopje, 1997. 21. Malnov-slava vortaro (laŭ manuskriptoj de la 10-11 jarcentoj). Moskvo, 1994.
Ŝajnas ke estas iom pli ol duono de la tuta mia vortararo. La resto nun staras en ŝrankoj. |
|
|