niekas33 - June 10th, 2007 [entries|archive|friends|userinfo]
niekas33

[ userinfo | livejournal userinfo ]
[ archive | journal archive ]

June 10th, 2007

kio estas nun [Jun. 10th, 2007|05:50 pm]
Decidiĝis ke mi nenien veturas ĉi-somere. Pro diversaj aĉetoj ni ne havas monon. Ŝajnas ke per tio mi jam disrevigis multajn homojn kiuj estos en Slovenio... nu kaj tiuj, kiuj iras al Slovakio, vi min ankaŭ pardonu. Mi ne sukcesas.

Eble ien mi iros en la estonta somero. Min jam vokis Joop al si.

Kaj nun... nun mi ion faros pri la ekzamenoj, fakte restis nur unu, sed ege timiga, kaj povas aperi ankoraŭ diversaj aferoj pri la jam pasitaj. Se ĉio sukcesos, ekde la 16a de junio mi estos tute libera. Ĝis la fino de la monato mi estos en Moskvo, kaj poste iros al vilaĝo, apud Ĉeĥovo. Nun mi jam havas laptopon kaj poŝtelefonon kun GPRS, do mi estos ligita kun la mondo. :)

Kaj por la somero mi havas grandajn planojn. Mi volas legi kelkajn librojn en kelkaj lingvoj (listo: germana, nederlanda, greka, serba, portugala, franca, hm, eble sufiĉas) kaj finfine plene ekokupiĝi pri mia ru.eo vortaro por Esperanto-parolantoj.

Pensante pri tiu vortaro, mi ofte prenas iun vorton kaj serĉas ĝiajn signifojn kaj tradukojn. Tiel mi ege multon ekkonas. Multaj rusaj vortoj havas plurajn signifojn, kaj kelkaj el ili estas raraj, kelkaj estas malaktualaj, kaj foje mi tute ne povas kompreni, ĉu io estas unu sola signifo aŭ du apartaj. Ja ne ĉiun signifon mi inkludu en la vortaron, kompreneble. Elekto ankaŭ estas problemo. Al scivolantoj mi rekomendas preni la rusan vorton сорваться, elpensi mem kelkajn ĝiajn signifojn, almenaŭ kvar, kaj poste rigardi tiun ĉi ligilon kaj... jes, kaj mediti.



Kaj vi povas gratuli min, mi ĵus finis skanadon de la rusa-makedona vortaro! Hodiaŭ mi devis jam redoni ĝin al ĝia posedanto, sed li ĝis nun ne aperis. Eble mi mem telefonu lin.



Nu jen, tia estas mia nuna situacio. Fakte mi devas pli ofte skribi ion ĉi tie, sed la ideo ion skribi venas ne tre ofte. Tiu lernado tute malplenigas min. :) Kvankam nia unuversitato estas kompare al aliaj ia sanatorio.
link2 comments|post comment

navigation
[ viewing | June 10th, 2007 ]
[ go | Previous Day|Next Day ]

Advertisement