| (no subject) |
[Nov. 5th, 2008|07:35 pm] |
Hodiaŭ mia avo, Leonid Nikolajeviĉ, naŭdektrijariĝus.
Ŝajnas jam tute alia epoko, ĉu ne? Sed li ne ŝatis tro precize rememori la militajn kaj antaŭmilitajn aferojn. Li havis nur mezgrandan aron da pretaj rakontoj pri tio. Do, li estis plene nia, soveta homo, kaj sufiĉe granda aktivulo en multaj aferoj, eĉ dum la plej lasta maljuneco.
Mi tre ŝatis paroli kun li pri diversaj interesaĵoj el la libra kaj scienca mondo. Bedaŭrinde, vivfine li iĝis rimarkeble freneza, do dum la lasta jaro de lia vivo tio preskaŭ ne plu eblis. Kaj julie de 2001 li mortis. Neatendite, sed atendeble.
Kiam mi eldormiĝas en la naskiĝtagoj de miaj gepatroj, mi plej kutime ne tuj rememoras kiu estas la nuna dato. Sed la kvina de novembro estas ĉiam ene de mi, en mia memoro, en mia animo. Kial? Ne klaras.
Ie en fora angulo kuŝas grandega (dimensie) vortaro skribita de li. Ŝajne, angla-rusa teĥnika. Antaŭ kelkaj tagoj la gepatroj parolis pri ĝi, ke indus doni ĝin al iu, por ke ĝi ne malaperu simple kaj ne okupu spacon. Eble bona ideo, sed ĝuste hodiaŭ mi ne aŭdis de miaj gepatroj eĉ unu vorton pri avĉjo. Fakte, ĝuste pro tio mi decidis skribi tiun ĉi sensencaĵon - ĉar la sentoj ne mortas. |
|
|