niekas33 ([info]niekas33) wrote,
@ 2007-05-13 18:19:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend  Next Entry
Current music:Moj bẹli cvẹt, moj daljni svẹt... (Alenka Gotar de Eŭrovido)

Vortararo
En mia ĉambro sur kelkaj tabloj kaj kredencoj ĉiam kuŝaĉas libroj. Kaj plimulto de ili estas vortaroj. Do, nun mi decidis kolekti ilin en unu loko kaj nombri ilin. Evidentiĝis ke ili estas 21. Nun ili kuŝaĉas nur sur mia lito, kaj tio estas eĉ pli terure.

Laŭ peto de mia amiko mi skribas sube ĉiujn iliajn titolojn.


1. Rusa-germana / germana-rusa vortaro. 55 000 vortoj, frekventeca metodo. Moskvo, 2007.
2. Nuntempa germana-rusa / rusa-germana vortaro, 100 000 vortoj. Moskvo, 2005.
3. Nova ukraina-rusa / rusa-ukraina vortaro. 60 000 vortoj. Ĥarkovo, 2000. (Tiu estis premio de la Moskva lingvistika olimpiado.)
4. Longman ĝenerala vortaro angla-pola / pola-angla. 66 500 vortoj kaj esprimoj. Edinburgo, 2004. (Ho, tiun vortaron mi iam aĉetis por 1.50 eŭro, kvankam ĝi estas grandega, pli ol 1000 paĝoj. Kial tiom malmultekoste? Simple ĝi havis iom malbonigitan kovrilon.)
5. Vortaroj de Esperanto. Esperanta-rusa vortaro. 19 000 vortoj, 43 000 signifoj. Moskvo, Impeto, 2006.
6. Vortaroj de Esperanto. Rusa-Esperanta vortaro. 16 000 vortoj, 35 000 signifoj. Moskvo, Impeto, 2006.
7. Portugala-rusa / rusa-portugala vortaro. 50 000 vortoj. Kievo, 2002.
8. Serba-rusa kaj rusa-serba vortaro. Po 10 000 vortoj en ĉiu parto. Moskvo, 2006.
9. Germana-rusa vortaro de aktiva leksiko. 20 000 vortoj. Moskvo, 2002.
10. Itala-rusa / rusa-itala vortaro. 33 000 vortoj. Moskvo, 2002.
11. Ĉeĥa-rusa vortaro, 11 000 vortoj / Rusa-ĉeĥa vortaro, 10 000 vortoj. Moskvo, 2003. (Tiu estas iom amuza. Sur unu flanko ĝi estas ĉeĥa-rusa, kaj se mi turnas ĝin, mi vidas rusan-ĉeĥan.)
12. Hispana-rusa kaj rusa-hispana vortaro por lernejanoj. 20 000 vortoj. Moskvo, 2001.
13. Vortaro finna-rusa / rusa-finna. 40 000 vortoj. Sankt-Peterburgo, 2004.
14. Sveda-rusa / rusa-sveda vortaro. 120 000 vortoj. Sankt-Peterburgo, 2003.
15. Mallonga japana-rusa vortaro de ideogramoj. 2300 ideogramoj. Moskvo, 1990. (Denove premio de la Olimpiado.)
16. Etimologia vortaro de la itala lingvo (unulingva). Florenco, 2003.
17. Rusa-angla vortaro. 34 000 vortoj. Moskvo, 1993.
18. Nuntempa vortaro de fremdaj vortoj en la rusa lingvo. 20 000 vortoj. Moskvo, 1993.
19. Nova nederlanda-rusa kaj rusa-nederlanda vortaro. 65 000 vortoj. Moskvo, 2002.
20. Rusa-makedona vortaro. 52 000 vortoj. Skopje, 1997.
21. Malnov-slava vortaro (laŭ manuskriptoj de la 10-11 jarcentoj). Moskvo, 1994.


Ŝajnas ke estas iom pli ol duono de la tuta mia vortararo. La resto nun staras en ŝrankoj.




(2 comments) - (Post a new comment)


[info]viric
2007-05-13 08:35 pm UTC (link)
> 4. Longman ĝenerala vortaro angla-pola / pola-angla. 66 500 vortoj kaj esprimoj. Edinburgo, 2004. (Ho, tiun vortaron mi iam aĉetis por 1.50 eŭro, kvankam ĝi estas grandega, pli ol 1000 paĝoj. Kial tiom malmultekoste? Simple ĝi havis iom malbonigitan kovrilon.)

Ankaŭ ĉe ni oni kutime taksas la prezon de la libroj laŭ kovriloj kaj noveco de _elprinto_, ne laŭ enhavo.

Eĉ eblas trovi en brokantaj librovendejoj malnovajn librojn laŭ pezo. 4€/Kg ekzemple. Oni konsideras ke ilin necesas uzi por beligi bretojn.

(Reply to this)


[info]max12354
2007-05-13 08:53 pm UTC (link)
Jes, ankaux cxe mi sur tablo estadas kutime vortaroj, tamen ne tiel multaj.

Mi ecx jen kion elpensis, tamen reale mi ne havis bezonon cxi tion fari kaj do ne faris.

En lernejo, en lecionoj de rusa lingvo aux rusa literaturo, oni skribadas verkajxojn pri diversaj temoj. Unu cxi tia temo kiu estadas - "mia surtabla bildo". Kutime estas subkomprenate ke cxi tiu libro devas esti pri iu heroajxo aux io simila. Kaj mi do elpensis, ke necesus skribi, ke la surtabla libro estas certe vortaro de fremda lingvo.

(Reply to this)


(2 comments) - (Post a new comment)

Create an Account
Forgot your login or password?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…