niekas33 ([info]niekas33) wrote,
@ 2008-02-10 01:43:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend  Next Entry
Ĉitaga sonĝo
Mi pli kaj pli vidas tre interesajn sonĝojn. Kaj jen, ankaŭ hodiaŭ tage, kiam mi dormetis, mi sonĝis tre frenezan situacion.

Nu, estis io kiel ke mi legas novaĵojn en la reto kaj trovas tie ke sufiĉe granda parto de Serbio (nome — vertikala strio en la okcidento de la lando, kun la urboj Užice kaj Valjevo) ne plu estas parto de la lando. Sed tio ne estas ĉio. Ĝi ne simple apartiĝis. Ĝi aliĝis al la lando kiu estis okcidente.

Ne, vi ne divenos.

Okcidente de Serbio situis tute ne Bosnio, kiel povus pensi homoj lertaj en lernado de geografio. Tie estis Ukrainio!!

Ŝajne, mi legis la novaĵon kune kun Sanja, sed mi ne plene certas, ĉar mi sukcesis jam forgeseti multajn detalojn.

Nu, kion diri?

Unue, la sonĝo certe estis influita de la nunaj aferoj aŭdataj pri Kosovo.

Due, tiu “vertikala strio” laŭ la aspekto tre similas Transnistrion.

Kaj trie, mi povus tuj rememori la aferon kiu okazis al la kvin serbinoj en Estonio en la antaŭlasta jaro. Iu estono, eksciinte ke ili estas el Serbio, demandis: “Ho, ĉu vi aŭdis ke de via lando deiĝis unu plua peco?”

Nu, kaj tiuj ĉi tri aferoj, renkontiĝinte en mia kapo, naskis tian strangan fantazion. Mi ne komprenas nur, kian ligon kun ĉio ĉi havas Ukrainio?

P. S. Jen, amiko sufloris: Transnistrio estas apud Ukrainio. Nu, ĉio kongruas.



(4 comments) - (Post a new comment)


[info]dolcxa
2008-04-09 04:05 pm UTC (link)
Saluton, Niekas33
Cxu vi estas Svetko? :)

(Reply to this) (Thread)


[info]niekas33
2008-04-10 05:18 am UTC (link)
Jes. :) :)

(Reply to this) (Parent)


[info]dolcxa
2008-04-24 08:06 am UTC (link)
Mi,kiam mi dormetas tage,mi ankaux vidas nenormala songxojn.
Songxojn estas diversajn.Ofte-amuzajn!
Vi ne sola!

(Reply to this)


[info]slvk_q
2008-06-11 04:43 pm UTC (link)
Ja, Transnistrio estas inter Ukrainio kaj Moldavio. La komento de la estono „faris mian tagon“ hodiaŭ.

(Reply to this)


(4 comments) - (Post a new comment)

Create an Account
Forgot your login or password?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…