| (no subject) |
[Oct. 6th, 2006|05:29 pm] |
| [ | music |
| | Van Dik Hout — Dromendief (live in Paradiso) | ] | Bonege, uloj, morgaŭ mi unuafoje dum mia vivo iros al kinejo. Kun mia nova amikino, kun kiu mi konatiĝis dum Lomonosova turniro. Fakte, nun mi estas preskaŭ feliĉa. Ekzistas nur kelkaj problemoj kun lernado, ekzemple nun mi preparadas taskon por la malnovslava, kaj ĝi ŝajnas esti tre komplika. :-\ |
|
|
| Mi estas erudito, sed ne intelektulo |
[Sep. 28th, 2006|11:20 pm] |
Nu, kion diri. Hodiaŭ ni havis la duan lekcion pri kriptografio. Kaj nun mi rakontos iom pri ĝi.
La lekcio konsistis fakte el solvado de du taskoj. La unua el ili estis klasika, ĉiu litero estis anstataŭigita per numero, la teksto certe estis ruslingva, kaj ni devis deĉifri tian tekston. Kaj ial mi ne sukcesis fari tion. Tamen ĉirkaŭ duono da nia aro jes sukcesis solvi la taskon. Feliĉe, oni ne rakontis la solvon al ĉiuj. Ankaŭ Ĵenja rifuzis rakonti ĝin al mi, dirinte «Pensu pli, tio facilas». Kaj mi do ankoraŭ esperas finsolvi ĝin.
La dua tasko estis pri ĉifro bazita sur literordo en la 23-litera latina alfabeto. Kaj, certe, mi estis unu el la unuaj kiuj finsolvis ĝin. Sed estas klare, ke mi sukcesis fari tion altgrade pro tio ke jam konis, unue, kiel aspektas tiu alfabeto, kaj due, kiel estas skribata latine Gaius Iulius Caesar.
Kaj post tio mi komprenis unu malĝojan aferon: mi estas erudito, sed ne intelektulo. En preskaŭ duono da taskoj kiujn mi renkontas mi jam scias ion tre gravan, kaj pro tio mi kutime solvas tiajn taskojn. Kaj se la subjekto de la tasko estas por mi tute nekonata, mi tre ofte malsukcesas.
Post la lekcio mi iris hejmen kune kun du konatinoj de la dua kurso, kaj unu el ili elpensis versaĵon pri mi, jen kiel ĝi sonas ruse:
Pervokursnik-erudit Znal latinskij alfavit.
Tio signifas, nu, ion kiel «unuakursano (hm, stranga vorto) -erudito konis la latinan alfabeton», bedaŭrinde mi ne povas bone traduki ĝin al Esperanto. Kaj, do, pro tiu poeziaĵo mi tute ĝojiĝis kaj estas tia ĝis nun. :) |
|
|
| (no subject) |
[Sep. 28th, 2006|09:24 pm] |
Saluton ĉiu kiu legas ĉi-tekston. Mi finfine komencas skribadi en ĉi tiu ĵurnalo. Fakte, mia kutima blogo estas ruslingva kaj lokiĝas ĉe http://www.diary.ru/~niekas , kaj plejverŝajne mi skribos ĉi tie tradukojn de kelkaj skribaĵoj el tiu blogo.
Sukceson al mi en tiu afero, do. |
|
|