gigio, muso

Нова офіційна сторінка розкладки Strange Ukrainian

Оскільки автор ідеї та девелопер офіційного сайту розкладки Strange Ukrainian не відгукується навіть по пошті, вольовим рішенням переношу місце його дислокації сюди.

Нагадую: розкладка Strange Ukrainian - це звичайна українська розкладка, яка тим не менш дозволяє користуватися типографськими знаками пунктуації («» „“ та ін.), а також містить усі літери сучасних слов’янських кирилиць (передусім, певно, російської та білоруської, але й про югославів не забуває) і навіть два різні апострофи (’ та '). Російські літери знаходяться на їхньому звичному місці (і, ї, є), і щоб їх набрати, потрібно лише натиснути правий Alt одночасно з відповідною клавишею. Це дозволяє: а) повністю видалити російську розкладку з системи; б) не заморочуватися запам’ятовуванням розташування російських літер.

Остання версія розкладки (2.0) міститься за адресою http://www2.zshare.ma/jgw7lwsqz3a6. Там само ви знайдете повну інструкцію з використання розкладки. За ідею дякую Анатолію.

Сторінка відкрита для будь-яких коментарів.
gigio, muso

(no subject)

Ко је у те дане рекао да ми сигурно фали неки клип? Чудесан си, човјече. Драго ми је што постојиш. Што си ми и ти примјер у нечему, мада не могу да схватим тачно у чему. И штета што нисам имао снагу да ти одговарам сваког пута кад си проговарао о филозофији живота.

Баш сад сам осјетио како га опет губим. Након бајних (нек је вако) четири мјесеца. Ма шта. Било је људи што су ме упознали управо у фебруару. Сјећам се реакције. Сад пријети да дође слично нешто. Препознајем симптоматику. Али шта ми је. Нико није умро, је л да. Нико не гуши. Фебруар и март остају само у успоменама. И то као нешто немогућно.

Дакле, одлука: нећу.

Немој да заборављаш просте ствари, Светозаре. Проста рјешења. Једна пјесма може да спаси нечији живот. Може и да убије, да. Да бих знао турски, прочитао бих изворне вијести о bu akşam ölürüm.

Колико људи све ово читају? Брига ме. Ово је за историју. И мало за мој лични покој. Само мало. :)
gigio, muso

(no subject)

Mi koleras. Pri multo, fakte. Tiu ĉi tago estu mia tago de ĉiea kaj plena pizdeco. Kaj mi ne povas ne skribi pri tio ien. Do estu ĉi tie. Mi ne havas volon rakonti. Simple kolero kaj pizdeco. Fek’.
gigio, muso

(no subject)

Hodiaŭ mia avo, Leonid Nikolajeviĉ, naŭdektrijariĝus.

Ŝajnas jam tute alia epoko, ĉu ne? Sed li ne ŝatis tro precize rememori la militajn kaj antaŭmilitajn aferojn. Li havis nur mezgrandan aron da pretaj rakontoj pri tio. Do, li estis plene nia, soveta homo, kaj sufiĉe granda aktivulo en multaj aferoj, eĉ dum la plej lasta maljuneco.

Mi tre ŝatis paroli kun li pri diversaj interesaĵoj el la libra kaj scienca mondo. Bedaŭrinde, vivfine li iĝis rimarkeble freneza, do dum la lasta jaro de lia vivo tio preskaŭ ne plu eblis. Kaj julie de 2001 li mortis. Neatendite, sed atendeble.

Kiam mi eldormiĝas en la naskiĝtagoj de miaj gepatroj, mi plej kutime ne tuj rememoras kiu estas la nuna dato. Sed la kvina de novembro estas ĉiam ene de mi, en mia memoro, en mia animo. Kial? Ne klaras.

Ie en fora angulo kuŝas grandega (dimensie) vortaro skribita de li. Ŝajne, angla-rusa teĥnika. Antaŭ kelkaj tagoj la gepatroj parolis pri ĝi, ke indus doni ĝin al iu, por ke ĝi ne malaperu simple kaj ne okupu spacon. Eble bona ideo, sed ĝuste hodiaŭ mi ne aŭdis de miaj gepatroj eĉ unu vorton pri avĉjo. Fakte, ĝuste pro tio mi decidis skribi tiun ĉi sensencaĵon - ĉar la sentoj ne mortas.
gigio, muso

improvizado

kantetas:

legu la PoMEGon,
legu la PoMEGon,
ĉar nenio anstataŭos
ĉi tiun belan legon.

legu la PoMEGon,
legu la PoMEGon
kaj kapitulacu tuj
sub la Bertilan regon.

legu la PoMEGon,
legu la PoMEGon,
se vi ion ne komprenas —
demandu la kolegon...
gigio, muso

(no subject)

Tiŭ ĉi langŭ estas ĝalekto dē Speranto. Kopreneblas, ke la parolantoj de ĉi lango kredas sim paroli veran Esperanton, kvankam ili nek unufoje koprenas, se ilin alparolas alilanda Jsperantisto. Fakte, jlj estas la solaj 'omoj vivantaj en Esperantujo, ĉar kj onj ekster Esperantujo neniŭn pri tiŭ lando scīs.

N dla ŭkcidenda pahto tjutji lanðes edjistas alja djalekto, parolata nur n gejkaj etaj viladjoj kaj rapide mohtanda. Kvangam bla parolandoj de aljaj djalektoj ne tjam tjon kombrenas, aŭne ni devas savi tjuntji ljinɣvon?

Klī beŭsōnas kē itehēsas la dialeto de la noadē isūlē. E ĵi kre muŭtas okālē. Rezuŭtas īo ne kre kohenegla, kvake vēhe amūza.

Aĵ pŝi loĵdantoĵ-la ĝe sudaĵ montoĵ-la, onji nuvoŝte ĝiras joĵin tuĉe nje kapablji parolji jon kompŝenjeblan. Ŝĉeĵĝiĵe joĵ parolas ĉom ĉeruran ljingvaŝton, ce oĵeloĵ ĝe ŝĉuĵ, cuĵ ĉon aŭdas, kaŝas joĵin enĝe kapo-la. Nuĝie fama ljingviŝĉino-la Kataĵina Ĉuĉiĉ provis faĵi nje ĉom ĉeruĵe aspektantan ortografion por ĵdy, ŝed ŝy nje suĉeŝis, ŝtar njenjion kompŝenjis.

Jen ra ɸaʕto oʕijen||a de ra ran||o dijarekto jeĉ ɸri stʕanǂa ɸaʕorata jestas. Ra ŭoʕdo de ra voʕtoj ra ɸonetiko-kaj murtaŭ marsimiras tʕe jar ra dijarektoj jariaj. Janǂaŭ diɸeʕas gʕamatiko. Bedaŭʕin||aŭ, ra rinǂŭo ɸoʕmoʕtas ʕaɸidaŭ.
gigio, muso

(no subject)

Homoj, bonvolu rakonti al mi kion vi pensas pri la nuklea koliziigilo pri kiu nun parolas la tuta mondo? Ŝajne mi unuafoje dum jam kvar jaroj ne povas endormiĝi pro timo antaŭ iu apokalipso. Kvankam mi bone komprenas ke almenaŭ dum ĉi-jaro nenio okazos, tamen iu maltrankvileco restas. Kaj ĝi estas plifortigata de aliaj angoroj, kiel ekzemple diversaj studaj aferoj, hehe.
gigio, muso

Ĉitaga sonĝo

Mi pli kaj pli vidas tre interesajn sonĝojn. Kaj jen, ankaŭ hodiaŭ tage, kiam mi dormetis, mi sonĝis tre frenezan situacion.

Nu, estis io kiel ke mi legas novaĵojn en la reto kaj trovas tie ke sufiĉe granda parto de Serbio (nome — vertikala strio en la okcidento de la lando, kun la urboj Užice kaj Valjevo) ne plu estas parto de la lando. Sed tio ne estas ĉio. Ĝi ne simple apartiĝis. Ĝi aliĝis al la lando kiu estis okcidente.

Ne, vi ne divenos.

Okcidente de Serbio situis tute ne Bosnio, kiel povus pensi homoj lertaj en lernado de geografio. Tie estis Ukrainio!!

Ŝajne, mi legis la novaĵon kune kun Sanja, sed mi ne plene certas, ĉar mi sukcesis jam forgeseti multajn detalojn.

Nu, kion diri?

Unue, la sonĝo certe estis influita de la nunaj aferoj aŭdataj pri Kosovo.

Due, tiu “vertikala strio” laŭ la aspekto tre similas Transnistrion.

Kaj trie, mi povus tuj rememori la aferon kiu okazis al la kvin serbinoj en Estonio en la antaŭlasta jaro. Iu estono, eksciinte ke ili estas el Serbio, demandis: “Ho, ĉu vi aŭdis ke de via lando deiĝis unu plua peco?”

Nu, kaj tiuj ĉi tri aferoj, renkontiĝinte en mia kapo, naskis tian strangan fantazion. Mi ne komprenas nur, kian ligon kun ĉio ĉi havas Ukrainio?

P. S. Jen, amiko sufloris: Transnistrio estas apud Ukrainio. Nu, ĉio kongruas.
gigio, muso

(no subject)

Mi malamas ĉiujn, kiuj faras malbonajn subtitolojn. Finfine mi diras tion rekte kaj laŭte. Ĉiun fojon, kiam mi daŭrigas tradukadon de la filmo “La mistero de la tria planedo”, mi tradukas iom, kontrolas kaj ŝanĝas iom da tempomontriloj — sed vere iom, malmulte, ĉar min tedas tia aĉa laboro. Kiu merdulo faras tiajn titolojn, kiaj post ĉiuj kvin minutoj ekhavas kripligitan per nova maniero tempon? Mi eĉ ne diras ke eĉ tia leĝo konstante havas esceptojn!
  • Current Music
    Juli — Tränenschwer
gigio, muso

MLF-2!

La dua Moskva Lingva Festivalo pasis. Pasis bone. Mi eĉ ne povas bone klarigi, kio plaĉis al mi plej, verŝajne la etoso, — tiom da homoj, konataj de mi kaj ne nur, kelkaj novaj (re)konatiĝoj, ekzemple kun Geĉjo kaj Ksenia, kaj tiel plu.

Entute mi estis ekster la hejmo dum 15 horoj kaj sentis min ĉi-matene tute senfortigita. Sed en la festivalo ĉio estis bona, krom, certe, tiu afero, pri kiu ĉio konsentos kun mi, — estis tro malmulte da malvarma trinkaĵo. Ĉiuj boteloj kun akvo estis inter ni, la instruantoj, kiel oro. Sed ne gravas.

Ankoraŭ pri homoj. Mi finfine renkontis Deziratan, post preskaŭ jara malklareco, sed kio okazis? Ni brakumiĝis, mi alkondukis ŝin al... ne gravas kien, kaj post tio mi tute ne vidis ŝin. Fakte, mi vidis ŝin dum la solena fermo sidantan en la solenejo, sed mi tute ne povis alparoli al ŝi. Tuj post la fermo ŝi foriris, domaĝe...

Nu bone. Mi parolu pri la esenco.

Estis entute sep lecionaj blokoj, kaj kvar el ili estis miaj — du lecionoj de la serba lingvo kaj dubloka slava lingva teritorio. La serban mi pasigis iom strange — mi forgesis ambaŭfoje pri io, sed ambaŭfoje pri diversaj aĵoj. Ekzemple, dum la unua leciono mi forgesis la tekston kiun mi devis laŭtlegi, kaj dum la dua mi preskaŭ forgesis rakonti pri la diferencoj inter la serbokroataj lingvoj. Sed ambaŭ lecionoj estis bonaj. Kaj mi denove certiĝis ke oni bezonas por prezentado ne 30 minutojn, sed 40!

Dum la slava lingva teritorio ni — mi, beloruso, rusistino kaj polino — faris kvizon pri la rusa kaj iom pri la slavaj lingvoj, laŭtlegis versojn, kantis kantojn kaj rakontis pri siaj lingvoj, sed fakte ĝi ne estis sufiĉe bona, kaj la homoj konstante foriradis.

Krom tio mi vizitis la albanan, kiun prezentis mia konato Daniil, kaj mi restis kontenta pri ĝi, sed — aĉe — mi nun ne sukcesas rememori tiun plej strangan modon de la albana, pri kiu li rakontis. Mi do demandu lin denove. Kaj, certe, al mi plaĉis la vorto mirupafshim ‘ĝis revido’.

Krome, mi iom meditis kien mi iru dum la tria bloko, ĉu al Anton kun la belorusa, aŭ al Dezirata kun la rumana, aŭ al esperantistoj por babili. Kaj mi malfeliĉe elektis la trian. Tie fakte estis nur Svetlana Smetanina, Geĉjo, Yuri el Brazilo (kun kiu mi interkomunikiĝis la tutan tagon) kaj mi. Krome venis kelkaj komencantoj kaj kelkaj ekinteresiĝintoj, sed entute estis treege enuige.

Kaj la lasta afero por kiu mi havis tempon kaj deziron estis la prezentado de la rusa. Tie mi eĉ iom partoprenis, kaj Iranta poste dankis min pro helpo.

Kun ŝi mi fakte multe disputadis pri diversaj lingvaj aferoj kaj antaŭ la festivalo, kaj poste. Kaj kiam mi, ŝi kaj Anton estis irantaj al metroo, ni multe babilis pri lingvoj, ŝia profesio kaj io simila.

Sed antaŭ tio okazis ankoraŭ du aferoj, nome la solena fermo kaj la bankedo. Eĉ tie ni tre rapide eltrinkis ĉion, kaj la malfermo estis tro longa, sed al ĉiuj plaĉis. Tie estis ĉefe koncerto, kie kantis kaj dancis multaj homoj, kaj inter ili Anton. Kaj tiu koncerto finiĝis 45 minutojn post la atendita tempo. Sed ne gravas, ĉio bonis.

Bone, homoj... por kio mi fakte skribas ĉion ĉi? Mi mem ne scias. Mi ja ne scipovas plene transdoni miajn emociojn. Sed mi esperas ke tiajn emociojn ekhavas, pere de nia helpo, multaj homoj, — kaj prave, ne nur ekhavas emociojn, sed ekinteresiĝas pri io nova rilata al lingvoj. Ĉar por mi estas tre grave ke homoj estu pli edukitaj pri la lingvaj aferoj — ja mi mem tute ne imagas vivon sen tio.

Nun mi esperas ke mi sukcesos denove veni venontjare al Peterburgo, al la dua tiea festivalo. Sed tion ni vidos poste.